Libertinismo

Libertinismo estas kultura kaj filozofia movado disvastigita en Francio en la 17a jarcento, sed kies origino datas el la 13a jarcento inter Francio, Germanio kaj Italio kiam tiu referencas al la "libera spirito".

Laŭ la profetaĵo de Joakimo el Fiore pri la alveno de nova Orepoko de Spiriteco, tiu movado kredis je speco de panteismo kaj je la praktiko de tipo de libereco de la seksaj rilatoj. Por la libertinistoj, la homa vivo estas strikte natura kaj la naturo estas la dieca perfekteco; la instinktoj ne povas esti limigitaj kaj ne estas peko se viro kaj virino kondutas sin kongrue kun la natura altiro de fizika plezuro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search